Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 295 (2011-12-25)
[esperantic.org] Eventoplena jaro por ESF

La lasta jaro estis eventoplena, ne nur por ESF! Plej diversaj evoluoj tra la mondo signalis, ke nova generacio de homoj ne pretas resti en la senelirejoj konstruitaj en la lastaj jardekoj. Tiu generacio ankoraŭ ne plene difinis siajn celojn nek siajn rimedojn. Ni povas jam memfide diri, tamen, ke lingvo neŭtrale homa perfekte enkadriĝas en tiuj streboj al pli justa kaj harmonia tutmonda socio.

Kiel vi scias, ESF laboras, per siaj modestaj rimedoj, por pliklarigi kaj pliproksimigi tiun vizion de diverseco, justeco, kaj interkompreniĝo. Tre malmultaj asocioj kaj fondaĵoj aktivas tutmonde pri lingvaj temoj. Verdire ankaŭ ni estas surprizitaj, kiom da intereso kaj subteno rikoltis niaj diversaj iniciatoj en la lastaj jaroj. Ĉi-jare Lernu.net trapasis la sojlon de 100.000 registritaj uzantoj; Edukado.net – nun festanta sian dekjariĝon – reatingis la nivelon de du mil kunlaborantoj; kaj la dokumenta filmo The Universal Language, realigita, interalie, per subvencio (kaj konsiloj) de ESF, ekturneis en kinofestivaloj tra la mondo. Ni estas fieraj, ke per tiaj projektoj – elektitaj el multaj – ni sukcesas pozitive influi la publikan bildon pri Esperanto, kaj ĝian lernadon kaj uzadon, ne nur en Norda Ameriko, sed ankaŭ en dekoj kaj dekoj da landoj tutmonde.

Sed ni ne estas kontentaj. Ni vidas en lernu! kaj la aliaj retaj projektoj la embrion de novspeca esperantlingva komunumo, pli oportuna kaj multflanka ol la ĝisnunaj retejoj. Tra la unuaj naŭ monatoj de 2011, ni kunlaboris kun la aktivuloj de E@I por ellabori planon por tia komunumo. Nun komenciĝis la preparoj. Restas ankoraŭ plena jaro de ŝvita teama laboro, sed ni fidas ke tio malfermos novajn perspektivojn por la laboro de ESF tutmonde, kaj por la progresigo de la Esperantista idearo.

Restu kun ni! Via subteno estas ege grava por nia laboro. Se vi povas, konsideru la eblecon fari monatan kontribuon al la kaso de ESF (http://esperantic.org/eo/donacoj/rete). Aŭ faru unufoja(j)n kontribuo(j)n al la kampanjo de E@I, "100.000 eŭroj por ESF" (http://kampanjo.ikso.net/). Diskonigu nian laboron inter viaj amikoj. Aliĝu al la retaj projektoj kaj utiligu ilin por viaj celoj. Ju pli ni agas kune, des pli nia agado pezos en la evoluo de la monda socio.

Ni deziras al vi ĉiuj pacan, feliĉan, esperplenan jaron 2012!

Bondezire,

Mark Fettes,

vic-prezidanto,

ESF

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026